La Perdita Generacio

La Perdita Generacio - Valso kun komunistino lyrics

rate me

sen dub’ prezentante nin

fieraj kamaradoj de l’ flag’

jen, vi bela aktoro

afektante honoron

sed evitu nur esti papag’

kaj miaj scioj pri ruĝa histori’

kreas pordojn por mi

En dancejo denove:

”ĉu ankaŭ vi povas

eklerni la dancojn de l’ land’?!”

ŝi demandis ridante

deloge dancante

”ĉu kuraĝas vi eliri de l’ band’?

proksimiĝu dancante, amik’

en Teatro Komik’”

En aero ni birdas

en akvo ni fiŝas

kaj foje en mallumon laŭ kor’

ni posedas nenion

tamen pli ol aliaj

enŝlositaj en pala kolor’

kion fari kun tia odor’?

ĉu forgesu ĝin per amor’?!

Poste en la preĝejo

la komputilejo

monkolekto ne plaĉos al ni

certe la pastro proponos

sed kiu bezonos ĝin

ĉu Dio aŭ la hierarki’?

inter niaj okuloj la lum’

ia transvorta plenum’

En aero ni birdas

en akvo ni fiŝas

kaj foje en mallumon laŭ kor’

ni posedas nenion

tamen pli ol aliaj

enŝlositaj en pala kolor’

kion fari kun tia odor’?

ĉu forgesu ĝin per amor’?!

Reciproke valsante

tra la nokto parolante

en la lingvo de paco kaj am’

eble trovis ni pecon

de ia libereco

en la ombro de l’ granda tamtam’

proksimiĝi dancante, amik’

povas esti mondpolitik’

Get this song at:  amazon.com  sheetmusicplus.com

Share your thoughts

0 Comments found