La Perdita Generacio

La Perdita Generacio - Revu viviganto lyrics

rate me

socio fermiĝis jam

“tro stranga, tro eta, tro aĝa …”

kvankam ni nur serĉis amon

Sin malmoligi estas komforte

sed kiu nin varmigos

se ni ne estas varmigantoj!?

Ni bezonas niajn revojn

pri verda mond’

ni bezonas ĉiajn revojn

se ili estos perditaj

ni estus kaptitaj

fikse rigardantaj la grizan

do, revu pri bon’

kune vivigu la esperon!

Voĉoj nin flustras

“Neniam aliaj ŝatas vin

ne manĝu ne dancu, ne estu!

la registoj prizorgu sin”

Sin kuntirigi estas facile

sed kiu revolucios

se ni ne faras revolucion!?

Ni bezonas niajn revojn

pri verda mond’

ni bezonas ĉiajn revojn

se ili estos perditaj

ni estus kaptitaj

fikse rigardantaj la grizan

do, revu pri bon’

kune vivigu la esperon!

Get this song at:  amazon.com  sheetmusicplus.com

Share your thoughts

0 Comments found