Kajto

Kajto - Dormu milde lyrics

rate me

<b>Dormu milde</b> by <i>Kajto</i><br />Suno mo&#349;ta post minuto,

Diafana gemrubeno,

Riverencos kun saluto

Al la nokta suvereno.

Luno brila el sateno

Jam ar&#285;enta en &#265;ielo.

&#264;io mutas en sereno.

Dormu milde, brilas stelo.

Infanetoj dum balbuto

Time ploras sen &#265;agreno.

Trankviligas ilin fluto

Kaj fabelo pri delfeno.

Kaj malanta&#365; la kurteno

Kvankam regas la malhelo,

Ili ku&#349;as sur kuseno.

Dormu milde, brilas stelo.

Nek diskuto, nek disputo,

Foren pluas la promeno

En kupeo a&#365; kajuto

Trans la montoj &#285;is haveno.

Morga&#365; floros la mateno,

Belos kiel akvarelo,

Sed silente nun sen &#285;eno

Dormu milde, brilas stelo.

Get this song at:  amazon.com  sheetmusicplus.com

Share your thoughts

0 Comments found