Kajto

Kajto - Ardas havena vivo lyrics

rate me

<b>Ardas havena vivo</b> by <i>Kajto</i><br />Ardas havena vivo

La&#365;tas tumulta aktivo

Movas sin formoj, fumoj

Buntas kostumoj, lumoj

Ridas la mevorandoj

bluas &#265;ielo, ondoj

Dancas sennombraj &#349;ipoj

&#284;ojas maristaj skipoj

Bele somero varmas

En la haveno svarmas

Fi&#349;oj jen brile oraj

Homoj nur bonhumora

Tra la foiraj budoj

Kuras la bubaj ludoj

Kla&#265;as la dommastrinoj

Fluas bieroj, vinoj

Sur la najbara strando

Flirtas junula bando

Flikas olduloj lerte

Ritojn plektitajn sperte

Kun harmonio, akordoj

Vibras muzikaj kordoj

Spiras akordeono

Kantas kun gurdo fono

Buntas kostumoj, lumoj

Movas sin formoj, fumoj

La&#365;tas tumulta aktivo

Ardas havena vivo

Get this song at:  amazon.com  sheetmusicplus.com

Share your thoughts

0 Comments found